2008-04-18

vireca fungo

Al kio similas tiu fiera fungo?


2008-03-31

La tempo de Ciganoj

Emir Kusturica adaptis sian faman filmon "La tempo de Ciganoj" en grandioza "punka" opero.
Ekde la leviĝo de la kurteno, la spektantoj mirigegas....
Tiu moderna opero estas granda bildlibro kiu malfermiĝas antaŭ niaj mirigitaj okuloj: kampadejo de lado kie balanciras bruemaj anseroj, malpuraj ruldomoj mizere ornamitaj de lumetoj, grandega katedralfasado, flugantaj tegmentoj antaŭ kampara pejzaĝo pentrita sur grandaj toloj.
Estas granda baroka miksaĵo, gaja bazaro, kiel ĝia mulkolora landanaro: la ruzaj ciganoj.
Emir Kusturica parolas pri gravaj aferoj, kiel la stultaĵo de la militoj, la malkuraĝo de la homoj, la industria faŝismo... sed li povas ĉion diri dank'al siaj grandanima energio, kontaĝa humoro kaj rara poezio.
Plue, la cigana muziko belege orkestrita kaj la ciganaj kantoj tremetigas nin dum la tuta spektaklo.
Brave kaj dankon.

2008-03-18

Tondado

Mi bonŝancis spekti ŝaftondadon.
Mi miris antaŭ la lerteco de la du spertaj tondistoj, kiuj tondis 266 ŝafojn dum unu tago!

Mi mem provis iom uzi la tondilon, sed mi rapide redonis ĝin al la profesiulo...
Vere ŝaftondado estas malfacila laboro!

Vidu pli da bildoj:
http://www.ipernity.com/doc/jeo055/album/56384

2008-02-28

Fabelo (3)




Fabelo (2)



2008-02-27

Fabelo (1)


- Ne timu, Princino! La hakisto mortigis la flugdrakon!

2008-02-17

Kreskanta arbo

Ĉiam, mirindaj arboj altiras mian atenton.
Mi longtempe observis tiun arbeton, kiu sukcesis kreski tra la kradaĵon, glutante ĝin....

2008-02-04

Literformaj konstruaĵoj

Vojaĝante per GoogleEarth, eblas malkovri fojfoje mirindan konstruaĵon kies formo similas granda litero.

Ekzemple, tiujn ĉi subajn bildojn mi trovis en Parizo aŭ en la ĉirkaŭaĵoj.

Sendube, la arkitektoj volis diskonigi Esperanton! Ĉu ne?




Por pli bone spekti tiujn literformajn konstruaĵojn, klaku la koordinatojn de la lokoj kie ili troviĝas.
E: 48°51’02”N 2°19’18”E
S : 48°57’44”N 2°17’09”E
P
: 48°50’48”N 2°20’16”E
E
: 48°58’45”N 2°14’22”E
R
: 48°58’13”N 2°17’05”E
A
: 48°52’35”N 2°21’41”E
N
: 48°59’10”N 2°14’46”E
T
: 48°58’20”N 2°17’14”E
O
: 48°55’28”N 2°21’37”E




2008-01-24

Omaĝe al Claude Piron

Claude Piron malaperis: Gerda ploras! (1)
Klaŭdjo mortis? Vere aŭ fantazie? (2)
Ĉu li nun vojaĝas trakosme? (3)
Sendube, kiel la meteoro. (4)
Tamen, vojaĝante, li ĉiam rakontas novelojn. (5)
Sed, lasu min paroli plu : (6)
Por tiu lasta vojaĝo, li certe surŝultrigis la dorsosakon de Panjo Rut'. (7)
Kien? Tien. (8)
Kio mortigis lin? Eble, kisa malsano. (9)
Tiaj ni estas. (10)
Dank'al la belaj verkoj de Claude, por ni vivi estas miri! (11)
Dankon! Dankon, amiko! (12)

Ĵeo, 24/01/2008

(1) Gerda malaperis! (didaktika romano)
(2) Vere aŭ fantazie? (rakontaro, 1989)
(3) Ĉu li venis trakosme? (krimromano, 1980)
(4) La meteoro. (novelo en "Tiaj ni estas" vol.3 , 2002)
(5) Ĉu rakonti novele? ( krimnoveloj, 1986)
(6) Lasu min paroli plu. (instrua romaneto, 1984)
(7) La Dorsosako de Panjo Rut'. (novelo, 1995)
(8) Tien. (sciencfikcia romano, 1997)
(9) La kisa malsano (instrua romaneto en "Tiaj ni estas" vol.2, 2002)
(10) Tiaj ni estas. (noveloj, 2002-2003)
(11) Vivi estas miri. (legolibro, 1995)
(12) Dankon, amiko! (facila rakonto, 1990)

Printempas...

Fojfoje, vintro donacas belajn printempajn tagojn.
Jam, timemaj floretoj kreskas en la ĝardeno...

2008-01-03

Ĉio pri esperanta muziko!

Vizitu tiun altkvalitan TTT-ejon:

"KantarVikio: Ĉio pri esperanta muziko!"

Ĝi estas bela vikia paĝo pri ĉio rilate al esperanta muziko, kaj bela trezoro por ĉiuj muzikemuloj.

Ekzemple: legi la parolojn de multe da kanzonoj, trovi la akordojn por gitara akompano, malkovri esperantlingvajn kantistojn aŭ e-grupojn...

Tre bona ilo, vere.





Rozkolora manĝo

Filino mia preparis rozkoloran kristnaskan manĝon.
Brave: Estis bela, kaj bongusta...
Dankon.

Ŝi bone meritas tiun rozan bukedon:

2007-12-31

Bonan 2008


-Feliĉan novan jaron!
-Dankon, kara mia! Sed... via barbo iom pikas min.

2007-12-10

Senhara palmo

-Kiu ŝtelis miajn belajn palmfoliojn? Mi ne trovas ilin sur la grundo...

2007-12-05

Esperanto-parolantoj en ipernity

Meze de junio 2007, estis malfacile trovi Esperanto-parolantojn en Ipernity.
Nun, 5 monatojn poste, estas almenaŭ 310... Kia bela kresko!

Kompreneble, mi havas spacon en tiu bona TTT-ejo.
Vidu:
http://www.ipernity.com/doc/jeo055/album

2007-12-04

Lasta folio

2007-11-28

Laborema talpo

- Tutsole, mi konstruis tiujn belajn dometojn!
Sed, mi ne komprenas kial homoj ne ŝatas ilin...

2007-11-25

Frostema arbo

Vintro estas jam preta viziti nin:
arboj varme vestiĝis...

2007-11-19

Aŭtunaj folioj

2007-11-09

Miniatura pejzaĝo

Belan donacon oferis la naturo.
Ĝi kreis ĝardeneton en la vundo de tiu fruktarbo.

2007-11-08

Ĝirafa arbo

Sendube, tiu rimarkinda betulo malfacile kreskis, kaj suferis dum sia infanaĝo.

En la vilaĝo, la geinfanoj nomas ĝin: "la ĝirafo".

2007-10-23

Staĝo de Esperanto

Dum la 62-a regiona staĝo de Esperanto en Saâles, kelkaj partoprenantoj vizitis la pedagogian fruktĝardenon de la urbo.
Lastajn jarojn, la komunumo proponis al la gelernantoj planti multe da pomarboj.
La gvidanto bone klarigis al la vizitantoj la gravecon de la insektoj por fekundigi la fruktarbojn.
Ili mem faris specialajn insektujojn por allogi sovaĝajn abelojn en la fruktarbejo.

Estas facile konstrui tiun sovaĝabelujon:

2007-10-15

Kantanta arbo

2007-10-03

Metala delikataĵo

Observante tiun voreman arbon, mi neniam komprenis kial li manĝas metalon...

2007-10-02

Meditado

Ĉi-matene, mi atente relegis la poemon "Unue ili la judojn venigis". La pastoro, Martin Niemöller, verkis ĝin en germana lingvo, dum la holokaŭsto.










Kiam la nazioj forkondukis la komunistojn,
Silentis mi,
Mi estis ja ne komunisto.

Kiam ili malliberigis la socialdemokratojn,
Silentis mi,
Mi estis ja ne socialdemokrato.

Kiam ili forkondukis la sindikatanojn,
Mi ne protestis,
Mi estis ja ne sindikatano.

Kiam ili la judojn venigis
Silentis mi,
Mi estis ja ne judo.

Kiam ili min venigis,
Estis jam neniu,
Kiu povis protesti.